AIS · aranĝoj · SUS · SUS 30


it de en

SUS 30 de AIS San-Marino, septembro 2007


OProf. La Torre prelegas pri instruado de komputila logiko

Inter la 2-a kaj la 8-a de septembro 2007 okazis SUS 30, la 30-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS, Ĝi enhavis ne nur la kutiman programon de universitataj kursoj, sciencaj prelegoj kaj studfinaj ekzamenoj; ĉar 2007 estas la lasta jaro de kvar-jara ofic-periodo, necesis elekti novan estraron.

OProf. Dr. habil. Helmar Frank, esenca kunfondinto kaj multjara prezidanto de AIS, jam en 2004 anoncis, ke la tiam komenciĝanta ofic-periodo estos lia lasta, kaj petis pli junajn homojn transpreni la torĉon. Li ne povis antaŭvidi, ke malsano malhelpos lin ĉeesti en SUS 29 kaj SUS 30. Anstataŭ li vicprezidanto Minnaja transprenis la taskon gvidi la akademion en novan epokon.

Prezidanto de AIS dum la jaroj 2008 ĝis 2011 estos OProf. Fabrizio Angelo Pennacchietti el Torino (IT). internacie konata fakulo pri semida filologio. Lin subtenos kvar jam ĝisnunaj senatanoj: italo, du germanoj kaj svedo kun aŭstra ŝtataneco vivanta en Berlino. La unua decido de la nova senato estis honori profesoron Frank per la honora prezidanteco de AIS.

La fina sabato de SUS 30, kun la studfinaj ekzamenoj, okazis en la urbo San-Marino, kie la kultur-ministerio disponigis al AIS la belan salonon de la ŝtata muzeo (Museo di Stato). La antaŭaj tagoj, kun la kursa kaj prelega programo, okazis en proksima Rimini, en kvartalo San Giuliano Mare [san ĝuljano mare]; tie la loka Esperanto-grupo disponigis al AIS la ejojn de CER-ES (Centro Esperantista de Rimini – Ekumena, Solidareca).

La kursa programo de SUS, kiu pro la divers-fakeco de la studentoj tradicie orientiĝas je abiturienta nivelo, ĉi-foje ofertis sep kursojn el ekonomiko, informadiko, filologio, historio, astronomio kaj ergonomio. En la prelega konferenco okazis kontribuoj pri ekonomia terminologio, informadiko, psikologio, pedagogio kaj filozofio; krome OProf. Mauro La Torre faris sian debutan prelegon pri la temo "Kiel bazaj instruistoj enkonduku la infanojn al komputika logiko", kaj Dr. habil. Arno Warzel docentiĝis per prelego pri "Talento, lernado kaj sukceso".

La prelego de EProf. Sara Konnerth pri "AIS – la virtuala Universitato de San-Marino" samtempe estis enkonduko al la publika "Akademia Forumo", kiu okupiĝis ĝuste pri la demando "Kiom virtuala estu AIS?". La pliparto de la diskutantoj emfazis la gravecon de persona kontakto en instruado, esploro kaj administrado; tamen en internacia akademio la personaj kontaktoj postulas multekostajn vojaĝojn kaj tial havas striktajn limojn. AIS klopodos en la sekvaj jaroj suplementi sian interretan instru-programon, nun precipe unudirektan, per duflankaj kontaktoj inter instruantoj kaj studentoj, per retpoŝto kaj retbabilado.

Matene de la lasta SUS-tago la SUS-anaro veturis al la urbo San-Marino, kie en la centra salono de la ŝtata muzeo okazis la studfinaj ekzamenoj de sep studentoj: unu bakalaŭra, kvar magistraj kaj du doktoraj ekzamenoj. Ĉiuj kandidatoj sukcesis, parte kun tre bonaj rezultoj. Vic-prezidanto OProf. Minnaja kaj la direktoro de la ekzamen-ofico, OProf. Quednau, transdonis la diplomojn; Minnaja diris en siaj gratulaj vortoj, ke estos la tasko de la sukcesaj kandidatoj iam transpreni la gvidadon de la akademio.

La tempo post SUS estas la tempo antaŭ SUS: La sekva SUS antaŭvideble okazos post unu jaro en Banja Luka (Bosnio-Hercegovino), kien EProf. Dr. Ljubiša Preradović invitis. Kiel unua AIS-konferenco en tiu lando ĝi estos "prov-SUS", kies celo estas pruvi, ke tie ekzistas taŭgaj laborkondiĉoj por AIS. Tiel la nova ofic-periodo de AIS komenciĝos ne nur kun nova senato, sed ankaŭ per la "konkerado" de nova lando.


La informoj disponeblaj antaŭ SUS

Eksteraj ligiloj


Ĉiuj informoj estas donataj laŭ nia scio, sed sen garantio.