Aranĝoj de AIS San-Marino


AIS regule okazigas studadkunsidojn en landoj, kie ĝiaj ekzamenoj estas oficiale agnoskataj. Almenaŭ ĉiun duan jaron okazu tia SUS ("San-Marineca Universitata Semajno") en la Respubliko de San-Marino, dum la semajno enhavanta la 3-an de septembro, la novjaran feston de San-Marino.


Sesioj sen ekzamenoj okazas ankaŭ en aliaj landoj. UEA kaj AIS kune organizas Internaciajn Studsesiojn dum la Universalaj Kongresoj de UEA, lige kun la Internaciaj Kongresaj Universitatoj (IKU).

Se vi interesiĝas kontribui al AIS-konferenco per prelego (scienca aŭ popularscienca), bonvolu frue kontakti la koncernan dekanon aŭ vicdekanon laŭ la listo de la estraro. Bonvolu informi ankaŭ la Senatan Sekretarion.

Disponeblas informoj pri
Aktualaĵoj

Stato: 2014-08-01