AIS · aranĝoj · SUS · SUS 12


SUS 12 en San-Marino (SM)


1993-08-28 – 1993-09-05


Pri la Akademia Forumo dum SUS 12 OProf. Dr. habil. Helmar Frank skribis en parto 5 de "Unua libro: La Ideo" (publikigita en "AIS – la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino", 2000):

"Pro tio, ke scienco estas esence internacia, deziratas la komuna kono de unu lingvo. Ĉar tiun rolon jam altgrade ludas la Angla, ĝi preskaŭ neeviteble ludos ĝin en proksima estonteco centprocente. Se esplorrezultoj estas publicitaj jam plejgrandparte kaj baldaŭ ekskluzive en la Angla, stagnas aŭtomate la pluevoluo de la aliaj naciaj faklingvoj. Sekve ili malpli kaj malpli taŭgas por universitatnivela instruado, kiu jam nun ankaŭ ekster la angla lingvoregiono okazas pli kaj pli ofte en la Angla, precipe en la regionoj de malfortaj lingvoj. Universitatnivelaj studlibroj en aliaj lingvoj malaperadas, en la interreto ili apenaŭ aperas. La uzado de lingvoj aliaj ol la Angla por universitataj celoj estos post nelonge rara lukso, komparebla kun la hodiaŭa uzado de la Latina por universitataj dokumentoj aŭ ceremonioj. La evoluo nepre kontaĝas la lernejojn, ĉar (1) ili devas havigi al la estontaj studentoj la necesan konon de la Angla, kaj (2) la junaj fakinstruistoj venantaj de la universitato ne disponos pri sufiĉa kono de la (mortanta) nacia faklingvo, por instrui sian fakon nacilingve. Post kelkaj pluaj paŝoj samnecese sekvontaj ĉiuj naciaj lingvoj kun la ununura escepto de la Angla estos komplete malaperintaj en la tuta (ne nur scienca) mondo aŭ degenerintaj al nuraj dialektoj de malkleruloj. En San Marino estis dum SUS 12 reliefigata la kompleta evolumekanismo…