Bakalaŭrigaj Universitataj Sesioj

de AIS San-Marino

Kontraŭe al SUS-oj, dum kiuj povas okazi finaj ekzamenoj pri ĉiuj gradoj de AIS, dum BUS eblas ekzamenoj nur pri la bakalaŭreco (Bac.). Kompense la organizaj postuloj al BUS estas malpli striktaj ol por SUS. Ekzemple ne necesas, ke dum BUS kunvenu la Senato de AIS.