Pri la Respubliko de San-Marino


(tradukita laux la prospekto "Annuario alberghi e ristoranti", prezentata de AIS San-Marino, Akademio Internacia de la Sciencoj / Accademia Internazionale delle Scienze)
Se via vidigilo havas Latin-3-signaron, vi trovas tie cxi verajn supersignojn. Se gxi subtenas Unikodon, uzu tiun cxi version.

La Respubliko de San-Marino, nur 61 km2 granda, situas inter la Italaj regionoj Romanjo (Romagna) kaj Markio (Marche), nur malmultajn kilometrojn de la Adriatika Maro.

Gxi estis fondita en la jaro 301 post Kristo de la Dalmatia sxtonskulptisto Marino, laux la legendo rifugxinta cxi tien pro la persekuto de la Romia imperiestro Diokleciano. De tiu tempo la sxtateto fieras pro historio de libereco kaj de la cxiam persiste kaj sagxe defendita sendependeco.

Ecx en la nesekura politika ekvilibro de la renesanco San-Marino konservis siajn komunumajn rajtojn kaj ecx hodiaux scipovas ligi sian modernecon kun jarcentojn agxaj ordo kaj tradicio.

Grandanime kaj solidare, la respubliketo ripete malfermis siajn pordojn al cxiuj, kiuj dum la turmentaj periodoj de Itala historio venis cxi tien por sercxi rifugxon kaj protekton. Inter ili estis Giuseppe Garibaldi, la heroo de la Itala unuigxo, kaj la pli ol cent mil rifugxintoj de la bombadoj de la lasta mondmilito.

Rimarkinda historio kaj cxarma pejzagxo rezultigas la fascinon kiun San-Marino efikis al vizitantoj pli kaj malpli famaj.

Precipe impresa estas la panoramo admirebla de la tri turoj konstruitaj kiel defendaj remparoj sur la kresto de la monto Titano.

Tradicie kaj gxisfunde gastama kaj bonkora, kun ricxaj heredajxoj arkitektura, muzea kaj historia, sed ankaux kun ampleksaj eblecoj butikumaj, San-Marino cxiun jaron allogas pli ol tri milionojn da turistoj. Gxi gastigas cxiujare gravajn eventojn kulturajn kaj sportajn -- ankaux de internacia nivelo -- kaj estas sidejo de vigla kaj aprecata filatela kaj numismata aktivado.

La sxtata turisma oficejo, kore bonvenigante vizitantojn, plezure donos cxian helpon por certigi agrablan kaj simpatian restadon.


Adreso de la turisma oficejo:
Ufficio di stato per il turismo
Contrada Omagnano, 20
47890 San Marino
Tel. 0549/882412-11 aux 882998