Aprilo 2010
Je la 20-a de aprilo 2010 en Rimini (IT) forpasis Duilio Magnani, katolika pastro kaj multjara subtenanto de AIS San-Marino.
Magnani dum pluraj jardekoj estis paroĥestro en la Rimini-a kvartalo San Giuliano kaj gastigis plurajn esperant-lingvajn kunvenojn, ekzemple SUS 26, SUS 30 kaj SUS 31 de AIS, sed ankaŭ la 8-an Internacian Junularan Festivalon de Itala Esperanto-Junularo en 1984. Kulmino de lia agado estis la organizo de la 16-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 2003. Li ĝis sia morto estis revizoro de la san-marina asocio de AIS.
AIS funebras pri sincera subtenanto, kiu faris al ĝi servojn ne supertakseblajn.