El MONATO 1996/1, p. 4:

Mila membro

En oktobro Internacia Scienca Kolegio (ISK) de Akademio Internacia de San-Marino akceptis la milan aligxon. La nova ano estas Winfried D. Parkinson el Auxstralio, kiu laboras en la kampo de geofiziko. ISK estas komunumo de internacilingvaj sciencistoj. Pliajn informojn donas la scienca sekretariejo, Kleinenberger Weg 16 B, 33100 Paderborn (Germanio) aux en la tuttera teksajxo http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/AIS/ais.html.
Tiu cxi paxo estis transprenita el la pagxaro de Flandra Esperanto-Ligo.