Akademio Internacia de la Sciencoj

Jarfina cirkulero 1994
Stato: 1994-12-20


al cxiuj ISKanoj, IAKanoj, ITKanoj kaj al niaj Subtenaj Membroj

Estimatoj,

espereble cxifoje jam bontempe antaux la jarfino vi ricevos mian tradician cirkuleron por ke vi povu reagi antaux la 31-a de decembro al kelkaj tre aktualaj rekomendoj kaj petoj, kaj bontempe konsideru la limdaton 1995-03-15 por aliaj.

Sed unue mi esprimu du gratulojn al AISanoj, al kiuj estas 1994 agnoskitaj premioj:

Mia kroma retrospektivo al la forpasanta jaro 1994 estu mallonga. Vi ja povis legi la detalojn pri nia agado en niaj "oficialaj sciigoj" aperintaj en la kvaronjara revuo "GrKG/Humankybernetik" (kiun vi espereble abonigis per via universitata, firmaa aux alia publika biblioteko, se vi ne mem gxin abonis aux ricevadas senpage, estante Subtena Membro de AIS!).

Aparte menciindaj cxijaraj progresoj de AIS estas:

Nia gxisnuna senata sekretario, ADoc.Dr. Chrdle, demisiis por koncentrigxi al sia privata entrepreno Kava-Pech. La Senato elektis dum SUS 13 la longjare spertan kunlaborantinon de la prezidanta sekretariejo, ASci.Mag. Joanna Lewoc kiel novan Senatan Sekretarion.

Ankaux dum SUS 13 nia Gxenerala Asembleo kompletigis statutkonforme nian revizoraron, kiu nun konsistas el PDoc.Dr. Werner Bormannn, PDoc. Rudolf Fischer dr. kaj (por San Marino:) ISKano Gianfranco Polerani resp. (por AIS Deutschland): ADoc.Dr. Lothar Weeser-Krell.

1995 estos la lasta dejxorjaro de la nuna Senato, kiu kunvenos fine de marto por decidi pri

Bv. sendi al la Prezidanta Sekretario antaux la 15-a de marto viajn ofertojn por la SUS-programo (nepre samtempe ankaux al la koncerna dekano!) - kaj lauxeble jam nun - vian kandidatleteron por akiri sciencistan gradon de AIS (mi aparte invitas je adapta adopto de nacinivele jam agnoskitaj sciencistaj gradoj, kio estas reciproka prestigxa helpo!), vian proponon por la Premio Pirlot 1995 kaj ankaux viajn sugestojn rilate la aliajn punktojn pritraktendaj de la Senato!

Mi aparte petas vin uzi iom da tempo dum la pensigaj tagoj 'inter la jaroj' por evoluigi vian vidpunkton pri la estonteco de nia akademio. Ni sendube povos konstati dum SUS 15, ke dum la tiam preskaux 10 jaroj de la jura (12 jaroj de la fakta) ekzisto de AIS ni multe progresis: rilate la kvanton kaj kvaliton de niaj sciencaj apartenantoj, la plenumitajn instru-, esplor-, ekzamen-, public- kaj kongreslaborojn, la akiritan prestigxon, nian kreskintan lingvan nivelon, la efektivigitajn kunlaborkontraktojn kun pluraj euxropaj universitatoj, la kvanton de niaj fidelaj subtenaj membroj, kaj, resume, rilate la evoluintan strukturon de la idealo de Comenius konkretigxanta kiel AIS. Se ni povus sen antauxjugxoj komenci hodiaux, nia startpozicio objektive estus pli bona ol 1983 aux 1985. Subjektive tamen por ne malmultaj de ni nia progreso ne estis suficxe rapida, tiel ke ilia komenca entuziasmo perdigxis. Ni perdis ankaux kunagintojn, sen kies fervora, nesalajrita laboro dum la unuaj jaroj nia AIS neniam estus atinginta sian nunan staton, kaj al kiuj ni dauxre sxuldas dankplenan memoron. Hodiaux la ampleksoj de nia apartenantaro kaj de niaj servoj (kvankam ambaux certe ankoraux ne estas kontentigaj!) ne plu ebligas ekziston de AIS sen minimumo de pagenda laboro - pagenda ne al profitemuloj sed al favoraj kaj spertaj idealistoj, kiuj tamen bezonas ian minimuman vivbazon. Tial ekde 1992 malkreskadas nia antauxe akumulita kapitalo. Ni draste reduktis niajn elspezojn, sed ne plu eblas eviti perdojn nur per plua sxparado - ni bezonas pli da enspezoj. Ilin ni preferas ne akiri nur per pliaj donacoj sed pro pli vasta uzo de niaj servoj (klerigaj, rilatojn havigaj, prestigxon donaj ktp.). Sen tio, do sen via helpo, ni devus rezigni iam en 1996 aux 1997. Mi petas tial cxiun de vi, starigi al vi mem la jenajn tri demandojn:

  1. Cxu vi sincere volas, ke la internacia scienca komunikado pliblonigxu per iom-post-iome kreskanta uzado de neuxtrala, tauxge planita sciencolingvo, kia ja estas la Zamenhofa lingvo?
  2. Cxu vi konas alian institucion ekzistantan aux rapide starigeblan, kiu probable pli rapide ol nia akademio povus enfiltirigi la Internacian Lingvon en la sciencojn?
  3. Kiel vi mem povas kaj pretas kontribui al la sekurigo de la estonteco de AIS?
Rilate la laste menciitan helpeblon bv. konsideri la jenon:
  1. ekde la 1-a de januaro 1995 validas la nova kurzo de la AKU: 125,- DM (anstataux momente ankoraux 100,- DM). Ne celligitajn enpagojn al via servobonhavo ni jam nun adicias laux la nova kurzo.
  2. ekde 1995 la simbolaj kotizoj estos unuecaj: jare 0,1 AKU por cxiuj ISKanoj, cxu liberaj, cxu alvokitaj (kiel AdAIS, AMdAIS aux MdAIS).
Mi rekomendas al vi reagi antaux la jarfino jene: Pluparolante pri monaferoj mi invitas vin uzi novan eblon propraprofite helpi al ni: Enpagu kiel prunto al AIS al unu el niaj supre menciitaj kontoj 1.000,- DM resp. 1.000.000 LIT (aux la duoblan, trioblan, kvaroblan ktp. sumon)! Kiel komunutila institucio ni ne pagas imposton el la interezoj (kontrauxe de viaj interezoj la banko devus subtrahi ekz. en Germanio 30%n!). Ni gxiros la de ni akirotajn interezojn (minus 10%n da administradkontribuo) al via servobonhavo, tiel ke vi ne pagos imposton dum kiam vi ne deprenas la monon (kiel honorarion por viaj servoj al AIS) por privata uzo sed pagigas el gxi viajn elspezojn por via kunlaboro kun AIS (vojagxbiletojn, hotelfakturojn, kurs- kaj ekzamenkotizojn, literaturon ktp.). Kompreneble vi rericevos sen redukto kaj sen pago de imposto vian prunton kiam la repago estos oportuna por vi. Konsultu nian trezoriston (ADoc. Grégoire MAERTENS ) pri detaloj! -

Mia lasta peto: helpu ankaux al la du formale komercaj, sed idealisme kun AIS kunlaborantaj entreprenoj AKADEMIDOMARO kaj Akademia Libroservo: La unua vin invitas profiti de niaj gastigebloj en San Marino, Praha, Nitra kaj probable baldaux en Sibiu (se vi ecx nur probable havos okazon 1995, sciigu tion tuj al unu de la du afergvidantoj, t.e. cxu al nia trezoristo, cxu al la vicdirektoro de nia subtena sektoro ASci. Siegfried PIOTROWSKI dr. por plifaciligi planadon kaj decidojn!). La dua aldonas oferton de jam aux baldaux haveblaj publikajxoj kaj aliaj AISajxoj tauxgaj ankaux kiel donacoj kaj pageblaj el via servobonhavo.

Dezirante agrablajn festotagojn kaj sukcesan 1995 salutas vin via

OProf.Dr.habil.Helmar FRANK, Prezidanto