AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ (AIS) SAN MARINO
Accademia Internazionale delle Scienze Académie Internationale des Sciences
Internationale Akademie der Wissenschaften International Academy of Sciences
Fondita en la Respubliko de San Marino
Bankkonto 2051-305 ĉe Poŝtbanko Hannover (bank-kodo: 250 100 30)

OProf. Amri Wandel

OProf. Amri Wandel

Cirkulero de la prezidanto

al ĉiuj membroj de la
Internacia Scienca Kolegio (ISK)
Internacia Teknika Kolegio (ITK)
Internacia Arta Kolegio (IAK)
la Subtenaj Membroj de nia Akademio

Prezidanto

Karaj AIS-anoj,

En mia unua letero al ĉiuj AIS-membroj kaj asociitoj mi prezentas niajn planojn vigligi la publikan bildon de AIS. Tio jam okazis, ekzemple pere de miaj lastatempaj intervjuoj pri AIS en Libera Folio kaj en Pola Radio (20.7, pola-retradio.org, min. 11–20).

Post 15-jara interrompo ni refunkciigis la Premion Pirlot por la plej bona sciencaj verkoj, kaj baldaŭ komencos profesinivele modernigi la AIS-retpaĝaron.

Se vi partoprenos la UK-n en Nitro, vi estas bonvena viziti plurajn programerojn de AIS kiuj okazos dum la kongresa semajno.

En la unua tago, sabatvespere, AIS havos tablon dum la Movada Foiro, kie vi povos aĉeti la IKU-libron kun la tekstoj de ĉiuj AIS-IKU- kaj IKU-prelegoj, kiel ankaŭ lumdiskon de la prelegoj okazintaj en Rimini pasintjare.

Dimanĉe post la kongresa inaŭguro vi estos bonvenaj al la inaŭguro de la Internacia Kongresa Universitato, kiun sekvos la unuaj prelegoj de du AIS/IKU-kursoj, pri homaj rajtoj kaj astrobiologio, ambaŭ de AIS-senatanoj.

Pri la plena IKU-programo vi povas legi en la UEA-retpaĝo pri AIS-IKU 2016.

Fine de la Kongreso okazos nova programero, Scienca Forumo, okazonta fine de la UK, vendrede 13–14. Ĝi estas novtipa publika kunveno pri scienco, kiu traktos la nunan kaj estontan sciencan agadon, ideojn por estonta kunlaboro kaj eksteraj kontaktoj.

En ĝia programo:

kaj pli.

Amike, Amri Wandel
Prezidanto de AIS