Deutsch

Landlime ĉe la Eŭropo-Ponto de Slovakio al Hungario trans la Danubo:

La Libera Eŭropia Universitato Akademia Kelemantia Komárno

Invito al la Esperantistaro, subteni (instruante, studante, organize, varbante, investante) projekton de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino


Antaŭ kelkaj monatoj la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino startis en atendolandoj de la Eŭropa Unio (EU) du interligitajn universitatpedagogiajn iniciatojn, kiuj ne lastvice estu kontribuo al la flegado de la tipe eŭropa trezoro de kulturoj kaj ilin portantaj lingvoj. En kaj per la ŝtata universitato Lucian Blaga Sibiu-Hermannstadt AIS malfermis la 21-an de februaro 2003 la Internacian Akademian Fakultatdepartementon por Sciencrevizio, Universitatpedagogio kaj Eŭrologio. La 9an de majo estis senvualigata ĉe la pitoreska Eŭropa Placo en Komárno, apud la Domoj San Marino, Kimrio kaj Skotlando, de la jam finkonstruita fasado de la Domo Gronlando la fondoŝtono por la Libera Eŭropia Universitato Komárno. Ĉi tiu neŝtata universitato planas komenci sian instruadon en la aŭtuno 2003 per unuaj studaddirektoj grandparte malĉeaj. La komuna instruistaro de ambaŭ universitataj klerigejoj konsistas el membroj de AIS. La precipa parto de la pluevoluigplano estas la plivastigo de ĉi tiu instruistaro per pluaj sciencistoj kaj sciencaplikantoj lingve samkapablaj.

Sibiu-Hermannstadt, Komárno kaj AIS

Sibiu-Hermannstadt estis fondata antaŭ 8 jarcentoj fare de germanaj setlantoj en la centro de la nuna Rumanio. En 1920 la Hungaro Andreo Cseh tie ellaboris kaj ekaplikis al la instruado de Esperanto sian faman kursmetodon. Kvankam intertempe la Germanoj tie fariĝis minoritato kiel la Hungaroj, la aktuale deĵoranta urbestro estas Germano. La rektoro de la la universitato, Dumitru Ciocoi-Pop, profesoro pri amerikistiko, estas hungardevena. Li staras je la pinto de la universitato kune kun prezidanto havanta germanan ŝtatanecon kaj estinta vicprezidanto de la germana universitatrektoraro. En pluraj aliaj urbaj klerigejoj (de la infanĝardeno ĝis la gimnazio) la instrulingvo por la hodiaŭ plejgrandparte rumanaj infanoj restis la Germana. Ekde la unua tago de la en 1990 okazinta refondo de la cetere rumanlingva universitato AISanoj el pluraj eŭropaj landoj kontribuadis kaj kontribuas al la regula kursaro (komence kiel gastdocentoj, poste kiel honoraj profesoroj). Ilia instrulingvo estas parte la Germana, sed plejgrandparte la Internacia Lingvo (ILo) de Doktoro Esperanto.

Apud la iama romia fortikaĵo Kelemantia (laŭ kiu la Libera Eŭropia Universitato Komárno portas la latinan nomaldonon "Academia Kelemantia") ekestis ambaŭflanke de la Danubo la urbo Komorn. Post la disfalo de la aŭstra-hungara monarkio Komorn estis disigita al la hungara urbo Komárom kaj la pli granda, plejgrandparte same hungarlingva urbo Komárno, kiu apartenas al la hodiaŭa Slovakio. La du partojn de la antaŭa Komorn (ŝatataj de la eksterlandaj feriumantoj aparte pro siaj termoj kaj malaltaj prezoj) kunligas la Eŭropo-Ponto trans la Danubon. Komorn estas atingebla trajne, ŝipe kaj eĉ aviadile, ĉar de la flughavenoj de tri ĉefurboj – Wien, Budapest kaj Bratislava – oni atingas ĝin aŭtomobile dum po unu horo. En la historia urbocentro de Komárno estis inaŭgurata en 2000 la impona Eŭropa Placo kun fasadoj en la stiloj de la diversaj eŭropaj landoj. Ĝi fariĝis unika allogaĵo al turistoj.

Kvankam AIS estis fondata surbaze de decido de la sanmarina registaro (okazinta la 19an de Majo 1983 pro instigo fare de la multjara klerigministrino Fausta Morganti, gimnazia instruistino de la Germana), la Akademio plenumis jam baldaŭ sian esploran, evoluigan kaj instruan agadon plejgrandparte ekster tiu plej malnova respubliko de la mondo (kaj plej malnova memstara lando de Eŭropo): unue en Pollando, nome en Bialystok, la naskiĝurbo de Zamenhof, kaj en la germana universitaturbo Paderborn, post la politika ŝanĝiĝo ankaŭ en Rumanio, Ĉeĥoslovakio kaj la el ĉi tiu ekestintaj Ĉeĥa kaj Slovaka Respublikoj, en Belgio, Italio, Rusio, Meksikio, Koreio kaj Bulgario. Komence AIS subskribis en ĉi tiuj landoj kunlaborkontraktojn plejofte kun ŝtataj universitatoj. En Sibiu-Hermannstadt kaj precipe en Komárno AIS nun ankaŭ memstare "mure kaj jure" enradikiĝas.

Serĉado de profesoroj kaj docentoj. Kvalifikiĝa kurso.

AIS ofertas en Komárno kaj Sibiu-Hermannstadt al universitataj profesoroj, docentoj kaj aliaj instruantoj – ĉu emeritiĝintaj, ĉu ankoraŭ deĵorantaj – la eblon, instrui plentempe aŭ per blokaj kursoj unu aŭ du semajnojn ampleksaj. Ankaŭ finstudintoj, kiuj laboras aŭ laboris ekster universitato, povas kiel gastdocentoj realigi blokkursojn kaj per universitatpedagogia kromkvalifikiĝo celi la alvokon kiel honoraj profesoroj. Ĉi tiu studadkompletigo (la unua inter la jam programitaj studaddirektoj) estas oferto unuavice al postdiplomitoj kaj aliaj studentoj, kiuj per ĝi emas akiri opcion por universitatkariero.

Akiri propran studion aŭ almenaŭ loĝrajton en la universitata konstruaĵo.

La arkitekta plano de la Akademidomo Komárno antaŭvidas – krom aŭlon kaj seminariejojn ankaŭ kelkajn loĝstudiojn, kiuj estas antaŭviditaj kiel privataj loĝproprietaĵoj. Al ili estas ligitaj proporciaj proprietpartoj de la universitatejoj, tiel ke ĉiu aĉetanto de studio, paganta entute 100.000 eŭrojn, fariĝas samtempe kunposedanto de la neŝtata universitato. Ĉi tio estas ofertata ne nur al unuopaj instruontoj, sed ankaŭ al sciencaj aŭ aliaj kulturaj institucioj, ekzemple al la Eŭropa Jurscienca Universitato kaj al la neŝtata universitato Info-Rutenia en Moskvo same kiel al UEA, SAT kaj al landaj aŭ fakaj asocioj internacilingvaj.

Ne nur kultura asocio, registrita kiel jura persono, aŭ natura persono, celanta ekskluzivan propran uzadon aŭ gastigadon de geamikoj, povas akiri unu el la planitaj 12 studioj en la Akademidomo Komárno. Eblas ankaŭ aĉeti loĝstudion por sia familio kaj proksimaj parencoj aŭ kune kun samranga partnero. Kiu ne nepre deziras ekskluzivan uzadrajton de "propraj kvar muroj" (temas pri pli da muroj!), sed tamen strebas al loĝrajto en la Akademidomo por la daŭro de ekzemple 4 semajnoj jare kune kun la eblo, postlasi valizon dum foresto, povas fariĝi tia partnero pere de Akademidomaro GmbH disponigante komanditon (en la ekzemplo: 10.000 eŭrojn).

Lingvopolitika strategio aplikata

Ankaŭ kun la pli ol 13.000 membrojn forta, rapide plukreskanta "Ligo por Konservo de la Germana Lingvo (VDS)" komenciĝs intertraktoj pri sinergion haviga kunlaboro en Komárno. En EU, kiu plukreskos al ia "Eŭropio" (al kiu apartenos Komárno jam ekde 2004, Sibiu malmultajn jarojn poste) la Germana estas la centra lingvo kaj la lingvo de la granda plejmulto, do forta demokrata argumento kontraŭ la minaco, ke oficialiĝu kiel "la Eŭropia Lingvo" la Angla anstataŭ Esperanto. Celante (kiel AIS kaj la Esperanto-movado) neŭtralan lingvan fundamenton, en la eŭropia mondregiono estas uzebla kvazaŭ kiel Troja ĉevalo la neakceptota sed legitima postulo, oficialigi la Germanan. Sed tion postulante germana asocio kiel la VDS aspektus ŝovinisma, se ĝi ne samtempe (almenaŭ marĝene) mencius kiel akcepteblan eventualan alternativon la enkondukon de ia neŭtrala lingvo por la rolo de komuna eŭropia interkompreniĝlingvo. Jen la simbiozo celita per la decido, ke la du laŭstatutaj instrulingvoj komprenendaj de ĉiuj studentoj de la Libera Eŭropia Universitato Komárno (same kiel de la studentoj de la Sibiua fakultatdepartemento) estu ILo kaj la Germana.

La klerigejoj en Sibiu-Hermannstadt kaj en Komárno estas interligitaj ne nur per komunaj instruplanoj kaj instruantoj, sed ankaŭ per interŝanĝo de studentoj. Ili akiras en antaŭkursoj aŭ en la unua studjaro la kapablon komprene legi tekstojn kaj aŭdi prelegojn en ambaŭ instrulingvoj de ĉiuj devigaj kursoj, do en ILo kaj en la Germana. Plue ili akiras la komunikadkapablon en almenaŭ unu el la du. Nur de ILo kaj nur de finstudantoj estas postulita ankaŭ la aktiva rego, por havi la kapablon skribi sian studfinan verkaĵon (cele bakalaŭriĝon, magistriĝon, doktoriĝon aŭ habilitdoktoriĝon): kaj en la propra etna penslingvo de la kandidato, kaj en ILo kiel preciza, konciza, facile akirebla kaj neŭtrala internacia planlingvo. Tiel estas plenumebla la AIS-postulo de "kognitiva dulingveco". Unulingveco dependigas la pensadon de specifaj kliŝoj kaj tiel ĝin misgvidas. Repensado per dua lingvo pliakrigas kaj profundigas la pensadon, same kiel duokuleco la vidadon. Kondiĉo estas, ke la dua okulo samakre vidu, resp. ke la dua lingvo sambone estas regata kiel la unua. Tia grado de perfektiĝo ja eblas en taŭge planita lingvo, kiel ILo, sed por malmultaj sciencistoj ankaŭ en historie evoluinta etna lingvo.

Nek sole la pruvita fakto de la unulingva delogo de la pensado pravigas la difinon de la du precipaj instrulingvoj de la fakultatdepartemento en Sibiu-Her-mannstadt kaj de la Libera Eŭropia Universitato Komárno, nek sole la pragmatika konsidero, ke la Germana estas por la plejmulto de la atendataj instruantoj kaj studantoj la unua (plejofte la ununura) pensadlingvo. Akiri sufiĉan komprenkapablon de la Germana utilas ankaŭ por aliaj eŭropianoj. Per sia lingvopolitika decido, per kiu ĝi forte diferenciĝas de la "main stream" de la scienca mondo, AIS ne lastavice celas kulturpolitike kontribui al la evoluigo de aŭtenta Eŭropio. Ĉi tiu povus resti samranga partnero nek de Nordorientazio nek de Nordameriko, se ĝi oficialigus la Rusan aŭ la Usonan kiel propran, komunan interkompreniĝlingvon, lasante degeneri Eŭropon eĉ kulture al nura apendico de ĉi tiuj du najbaraj nordaj mondregionoj. La konstitucio de AIS, valida ekde la 19a de majo 2003, same kiel la statutoj de la ekrealigataj projektoj en Sibiu-Hermannstadt kaj Komárno, tial supozas, ke estas pro demokrataj motivoj dezirinde, pro lingvopedagogiaj konsideroj utile kaj pro sciencaj kaj ekonomiaj bezonoj racie, ke pli aŭ malpli frue ekestu en Strasburgo la politika decido, ja konservi kaj pluflegadi la eŭropian riĉecon je lingvoj, sed ankaŭ tiucele elekti komunan, neŭtralan planlingvon kiel rimedon de identeco kaj interkompreniĝo. Estus ja pro multaj kialoj taŭge, sed pro unu potencpolitika kialo malprobable, ke por tiu rolo baldaŭ estos elektata la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto. Tial laŭ sia statuto AIS uzas ILon ja nur "provizore" sed senprokraste kiel sian precipan laborlingvon – kaj tion ne nur (kiel kaze de la Germana) en la eŭropia mondregiono.

Ekfunkcio

La unuaj studadplanoj de la Sibiua fakultatdepartemento kaj de la Libera Eŭropia Universitato Komárno estis prezentataj al la klerigministerioj en Bukarest kaj Bratislava en junio. La instruado komenciĝos fine de septembro 2003 en Sibiu kaj meze de oktobro en Komárno. Antaŭe, en la unua septembra semajno, AIS elektos en sia originlando San Marino sian senaton por 2004 – 2007. La fondorektoraro por la Komarna universitato jam estas difinita. Ĝi konsistas el la germana nobelpremiito pri ekonomiko kaj kunfondinto de la germana AIS-asocio Prof. Dr. Reinhard Selten de la Universitato Bonn, el la slovaka klerigteknologino kaj estrino de la slovaka AIS-asocio Prof. Dr. Eva Poláková de la Universitato Nitra, kaj el la ankoraŭ deĵoranta fondoprezidanto de AIS, la klerigkibernetikisto Prof. Dr. Helmar Frank de la Universitato Paderborn. Ĉi tiuj du lastaj reprezentantoj estos samtempe dekanoj de la du unuaj fakultatoj, nome de la Internacia Fakultato por Interfakaj Studoj, Sciencrevizio kaj Universitata Pedagogio (fakultato, en kiun sin enkorpigos la tuta scienca sektoro de AIS) kaj de la Eŭropia Fakultato por Minoritataj Kulturoj, Kulturprotektado kaj koncertigita Eŭropia Evoluigado. Kiel dekanon de la tria fakultato (la Transnacia Fakultato por la Mondvasta Dialogo inter la Kulturoj) AIS sukcesis akiri la apogon de la itala orientalisto, ŝemidisto kaj interlingvisto Prof. Dr. Fabrizio Pennacchietti de la Universitato Torino – iama prezidanto de Eŭropa Klubo.

Ne nur rilate instrukapaciton sed ankaŭ rilate la disponeblajn instruejojn estas certigita kaj en Sibiu-Hermannstadt kaj en Komárno la starteblo en la universitata jaro 2003/2004. Detaloj troviĝos en la interreta paĝaro de AIS www.ais-sanmarino.org kaj estas indivdidue demandeblaj de la informofico de AIS per la retadreso info@ais-sanmarino.org. Kiu pretas kunlabori kaj investi en Komárno povas peti individuajn konsilojn per la retadreso epolakova@in.slovanet.sk de la loka reprezentantino de la rektoraro respektive per Siegfried@Piotrowski.de de Akademidomaro GmbH.

Oni povas kalkuli kun baldaŭa ekfloro de la neŝtata universitato Komárno pro la baldaŭaj (agaj kaj monaj) investoj de pluaj partneroj. Ĉar sekve al la aligo de Slovakio al EU en majo 2004 forte plialtiĝos la prezoj ĉe la Eŭropa Placo, kie la lasta libera tereno estas aĉetita por AIS. Dume tie atendas malantaŭ la tre variaj fasadoj neuzataj apartamentoj servantaj kiel objektoj de spekulacio.