Post 20 jaroj da AIS-laboro:

Ĉu kapti sukcesŝancon, ĉu pluludi?

Alvoko al la esperantistaro universitatnivele kunagi

Naciaj lingvoj ekmortas, kiam ili malaperas kiel sciencolingvoj -- ili degeneras al (la turistojn malplej alloga!) komponanto de la etna folkloro. La Internacia Lingvo neniam akirus ian finan venkon, se ĝi ne antaŭe konkerus la fortikaĵon SCIENCO -- ĝi restus nura hobio.

Grava, sed tute ne jam decida paŝo trans la limojn de la Esperanto-movado al pli ĝenerala enfiltriĝo de la Zamenhofa lingvo en la universitatnivelan klerigadon estis la fondo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pro decido de la sanmarina registaro surbaze de propono farita al ĝi en 1981 de la scienca konsilantaro de Eŭropa Klubo. Pro ĉi tiu registara decido, kiu respeguliĝas en artikolo 4 de la statuto de AIS, "la Akademio zorgas speziale pri la aplikado de la Internacia Lingvo en scienca komunikado kaj en kulturo". Ne malgranda parto de la sciencistoj, kiuj aliĝis al la Akademio, kaj de la studentoj, kiuj ĝis nun partoprenis studadsesiojn ĝiajn en San Marino mem aŭ eksterlande por originale akiri sciencan gradon aŭ agnoskigi nacinivele jam akiritan, eklernis maljam tiucele ĉi tiun precipan instrulingvon de la Akademio. La spertoj faritaj en la AIS-klerigejoj en Bydgoszcz, Moskvo kaj Karlovo pruvas, ke la nombro de novaj parolantoj inter scienculoj multe pli rapide kreskus, se la Akademio ne limigus sian instruadon al duondeko da unusemajnaj, diverslokaj studadsesioj kaj al kelkaj TTT-kursoj, tiel nur kompletigante agnoskitan studadon, kiu nacilingve okazis en nacia universitato.

Krom tio AIS devus memstare ebligi kompletan studadon en propra universitato aŭ almenaŭ fakultato "jure kaj mure" ekzistanta. La ĝisnuna laboro de la Akademio maturigis la tempon por sukcesa fondo de tia fakultato aŭ eĉ de kompleta universitato, en kiun AIS entute povos enkorpiĝi por tiel plurobligi sian ĝisnunan efikecon. La ideo -- realigebla kaj realiginda! -- estas pli detale priskribita en la volumo "AIS" (Akademia Libroservo, Paderborn 2000, ISBN 3-929853-12-4).

La baza principo estas, ebligi al laŭeble ĉiuj internacilingvaj universitatnivelaj instruistoj kaj aliaj sciencistoj, ke ili investu en la klerigadlaboron de la Akademio parton de sia libera tempo, pri kiu ili disponas dum sia laborvivo forme de ferioj, kaj poste, kiel emerituloj, ajntempe. Tio ne necesigas translokiĝi al loko, kie AIS-fakultato respektive AIS-universitato havas sian muran kaj juran sidejon. La tiea instruado okazu grandparte "enobjektigite" (per aŭtonoma uzado de disponeblaj kursmaterialoj libroformaj aŭ rete alireblaj) aŭ "bloke", t. e. forme de sinsekvaj, po plurtagaj kursoj persone prezentataj. Pro tia blokinstruado la unuopa docento nur unu aŭ du semajnojn estos loke bezonata -- poste li eventuale instruos aliloke, ĉu en alia enkorpiĝejo de AIS, ĉu en la hejma, nacia universitato.

Dua principo konsistas en la postulo de AIS, ke la finstudintoj verku siajn disertaciojn dulingve, en sia preferata pensadlingvo kaj en la Internacia Lingvo. Tiel ne nur ĉi tiu evoluas kaj tiu konserviĝas kiel sciencolingvoj, sed tiu ĉi "kognitiva dulingveco" kondukas al pli preciza vortigado kaj pli profunda pensado, liberigitaj de lingvecaj penskliŝoj. Imitmodele kaj samcele verku dulingve ankaŭ la docentoj siajn kurslibrojn kaj TTT-kursojn.

Tria principo estas, unuavice subteni la studadon kaj akademian karieron de junaj fortoj, ne lastavice per la ebligo de eksterlanda universitatpedagogia praktikumo (staĝo). Ĝi okazu per partopreno en la internacilingva instruado en alia enkorpiĝejo de la Akademio.

Por realigi ĉi tiun projekton estas bezonataj en diversaj urboj krom kurssalonoj ankaŭ po unu "akademidomo" -- minimume por loĝigi la migrantajn docentojn kaj staĝantojn; sed loĝĉambroj estos ankaŭ bezonataj por eksterurbaj studentoj.

La projekto tute ne estas utopia, ĉar dum la pasintaj monatoj plirapidiĝis diversloke -- precipe (sed ne nur) en diversaj reformeŭropaj landoj -- la evoluo al baldaŭa realiĝo. La Lucian-Blaga-Universitato Sibiu-Hermannstadt (Rumanio), kies evoluigon post la refondo en 1990 AIS per instrukapacito subtenis, jam starigis kune kun AIS du komunajn katedrojn (unu pri "komunikadscienco kaj eŭrologio", la alia pri "aplika informadiko") kaj ebenigis la vojon al du pliaj tiaj "internaciaj katedroj" ("interlingvistiko, faklingvoteorio kaj tradukadscienco" kaj "humanistika psikiatrio kaj medicina psikologio"). Estas interkonsentite, ke, ekde kiam la tria komuna katedro estos komencinta sian laboron, ĉi tiuj katedroj fariĝu la komenco de aparta fakultato kun speciala statuto. Per ĉi tiu komuna kaj tiusence internacia fakultato sekve la tuta AIS enkorpiĝos en sian partneran universitaton, kaj ĉiuj efektivaj membroj de la Akademio akiros la rajton, evoluigi kadre de la AIS-fakultato propran katedron. Plikonkretigante la jam subskribitan kunlaborkontrakton de la Lucian-Blaga-Universitato kun la partnero de AIS en Slovakio, nome kun la Filozofo-Konstantin-Universitato Nitra, ankaŭ ĉi ties pedagogia fakultato komencis starigi unuajn komunajn katedrojn kun AIS. Ili fariĝu jam en 2002 la kerno de privata universitato fondota kvindekon da kilometroj pli sude en la dulingva urbo Komarno, kiun disdividas en du urbopartojn la Danubo kaj (ekde la fino de la unua mondmilito) la en ĝi situanta slovaka-hungara landlimo. Granda parto de la instruado de la internaciaj katedroj kaj en Sibiu-Hermannstadt, kaj en Nitra resp. estonte en Komarno okazas kaj okazos internacilingve, kaj la interŝanĝo de docentoj kaj (almenaŭ mallongtempe) de studentoj jam komenciĝis. Du aliaj ŝtate agnoskitaj privataj universitatoj, kiuj jam estas laŭkontraktaj klerigejoj de AIS, probable ebligos en la proksima estonteco analogan enkorpiĝon de AIS: po unu en Bulgario kaj en Litovio. Ĉiuj kvar menciitaj landoj apartenos post kelkaj jaroj al la Eŭropa Unio. Ekster ĉi tiu "Eŭropio" jam komenciĝis unuaj interkonsiliĝoj pri ebla estonta analoga enradikiĝo de AIS en aliajn mondregionojn.

Paralele al la universitatorganiza kaj universitatpedagogia evoluiglaboro komenciĝis kaj en Sibiu-Hermannstadt kaj en Komarno jam la pritrakto de diversaj ofertitaj ebloj, finkonstrui po unu akademidomon. La ekzamenataj ofertoj en Sibiu-Hermannstadt ebligus la enkonstruon de minimume 12, maksimume ĉirkaŭ 30 unuĉambraj apartamentoj. En Komarno ekzistas krom similgrandaj objektoj ankaŭ la alternativo, finkonstrui domon konstruitan kiel hotelon kun 119 apartamentoj. La necesa investo por ĉiu apartamento kalkuliĝas je 10.000 ĝis 15.000 eŭroj. Pagante tiom eblas akiri la ekskluzivan kaj heredigeblan uzadrajton, do posedi nemoveblaĵon, kiu portos en la akademidomo la nomon de sia posedanto (se ĝi tiu ne donos alian nomon). Alternative oni povas -- ankaŭ per malpli granda investo -- akiri kvazaŭ akcion, kiu i.a. rajtigas al ĉiujare tempe limigita, senpaga uzado de komunaj apartamentoj en la diversaj akademidomoj. Ambaŭ urboj estas turisme interesaj kaj taŭgas por feriumado.

Utopio fariĝus la tuta projekto nur, se la Esperanto-movado preteratentus sian ŝancon. Mi alvokas ĉiujn finstudintojn, disponigi iom da tempo por la instruado, la verkado de instrumaterialoj aŭ por aliaj necesaj laboroj por funkciigi la planitajn fakultatojn kaj universitaton. Kaj mi alvokas ne nur scienculojn, sed same ĉiujn aliajn parolantojn de nia Internacia Lingvo, interesiĝi pri la rolo de kunposendanto de niaj estontaj akademidomoj, sen kiuj la universitateca laboro restus tro grandparte virtuala. Neniu perdos senrezulte monon aŭ rolus kiel nura mecenato, ĉar la akademidomoj konstruiĝos en atendolandoj de la Eŭropa Unio, kie la prezoj de nemoveblaĵoj kreskadas. En la plej malbona okazo ni profitos vendante. Petu de ni rete (hfr@uni-paderborn.de), fakse (+49-5251-163533) aŭ letere (Prezidantula Sekretariejo de AIS, Kleinenberger Weg 16B, D-33100 Paderborn) pli detalajn informojn, sed samtempe sciigu al ni, kiel kaj kiukondiĉe vi povus kaj pretus apogi niajn klopodojn.

OProf. Dr. habil. Helmar G. FRANK
Prezidanto de AIS