AIS · novaĵoj · 2012 · Ligo Humanitas

De Mato Špekuljak AIS ricevis jenan interesan informon:


Publika informo pri Internacia humanista Esperanto-retejo

Karaj esperantistoj, interesiĝantaj pri humanismo kiel mondkoncepto, vivkoncepto kaj mondskala movado, naskiĝinta en epoko de eŭropa Renesanco (la 15-a kaj 16-a jarcentoj), kun radikoj en antikva epoko kaj en ĉiuj kulturaj tradicioj, koran bonvenon al unua kaj sola internacia humanista Esperanto-retejo! Antaŭ dek jaroj, areto da fervore entuziasmaj esperantistoj kaj mi, iniciatis kaj fondis unuan internacian humanistan peresperantan organizaĵon - Ligon Humanitas. Ne hazarde ni uzis latinlingvan vorton por tiu projekto. Ja temas ne nur pri vorto, sed pri idealo kiu (pli-malpli jam de Cicerono en 1-a jarcento antaŭ Kristo) signifas:

1) civilizecon (diference de primitiveco, barbareco, vandaleco)
2) klerecon (edukitecon kaj instruitecon direkte al laŭeble pli vaste edukita homo, homo universala)
3) kultivatan sinkonduton (en senco de atentemo, ĝentileco, afableco en interhomaj rilatoj )
4) homecon (en senco de homamo)
5) pacemon (en senco de neemo al konfliktado kaj militado, almenaŭ se kaj kiam konflikti kaj militi - pro tiuj aŭ aliaj kialoj - ne estas neeviteble)
6) toleremon (rilate kutimojn, tradiciojn, vivkonceptojn, mondkonceptojn, konfesiojn)
7) amikemon (en senco de emo al amikeco kaj ankaŭ ĝia kultivado kun aliaj humanismemaj homoj)
8) sencon por scienco (foriganta antaŭjuĝojn), kulturo (inkluzive laŭeble rafinitan ĉiutagan vivon), arto (ŝato kaj laŭebla memokupo per artkreado).

Kvankam Ligo Humanitas pro diversaj kialoj, interalie pro financaj malfacilaĵoj - en ĝi ja ne estis membrokotizo kaj donacoj, bedaŭrinde, ne sufiĉis por iom pli ambicia projekto - ne sukcesis travivi, ideo pri internacia humanista Esperanto-komunumo ne mortis kaj okaze de dekjariĝo de Ligo Humanitas jen estas ekproponata en malplimultekosta sed certe ne malpli agadpova formo de moderna interreta portalo - retejo. Registriĝu en ĉi tiu portalo kaj laŭdezire kaj laŭpove aktivu en ĝi. La portalo fakte estas je dispono de ĉiu esperantisto, ĉar apenaŭ estas en la mondo iu esperantisto ne estanta profunde humanismema homo.

Mato Špekuljak, redaktanto