eo

AIS · mapoj · Sibiu / Hermannstadt · Publika trafiko

Enurba publika trafiko de Sibio / Hermannstadt

Stato: 2014

Taksioj

Sibio posedas dekon da taksiaj kompanioj, kaj multaj taksiejoj troviĝas en la urbo. Kelkcent metrojn norde de la centra konstruaĵo de Universitato Lucian Blaga, antaŭ hotelo "Continental Forum" (eksa "Bulevard"), estas la plej granda taksiejo, kaj preskaŭ ĉiam oni trovas tie taksion.

La telefonaj numeroj de la taksiaj kompanioj estas troveblaj sur la informpaĝoj de la urbo pri la publika trafiko.

Enurbaj busoj

Sibio havas sistemon de aŭtobusoj (la trolebusa sistemo estis nuligita). Listo troviĝas sur la informpaĝoj de la urbo pri la publika trafiko.

Aktuale (2014) ne eblas aĉeti biletojn ĉe la ŝoforoj. Necesas akiri ilin ĉe la blankaj kiosketoj de la buskompanio Tursib, aŭ de gazet-kioskoj, kiuj tamen ne havas ĉiujn tipojn de biletoj. Ĉe kelkaj haltejoj ekzistas aŭtomataj vendiloj, ekzemple ĉe la fervoja stacidomo.

Por fremduloj estas praktika la uzo de "taga bileto" (rumane: legitimație zilnică, prononcu leĝitimAcje zIlnika), kiu validas tutan tagon por ajna nombro da veturoj ene de la urbo. Ĝi estas akirebla nur de la Tursib-kioskoj. Necesas tuj mencii la dezirata(j)n tago(j)n, ĉar la vendisto enskribas la daton (kutime ankaŭ la nomon). La tagajn biletojn oni ne stampas en la buso.

Semajnaj kaj pli longtempaj abonoj ne plu eblas surbaze de paperaj legitimiloj, iam riceveblaj ĉe la kioskoj; nun necesas elektronike legeblaj kartoj ("rumane": card contactless), riceveblaj nur en la centra bileta ofico (agentia Tursib, Calea Dumbrăvii nr.135).

La urba retejo kaj la retejo de Tursib ofertas:

Tramo

El la iama trama reto de Sibio restas nur unu linio, kiu trafikas inter la tombejo (suda rando de la urbo) kaj vilaĝo Rășinari. Ĝi havas la ŝercan nomon "fromaĝ-ekspreso". Ĉar ĝi veturas ekster la urbo, la tagaj biletoj enurbaj ne validas por ĝi.

Buso al Păltiniș

La feriejo Păltiniș (germane: Hohe Rinne) situas 30 km ekster la urboj, do la urbaj biletoj ne validas en la aŭtobusoj tien kaj de tie; sed la specialaj biletoj estas aĉeteblaj ĉe la ŝoforoj.


(Ĉiuj indikoj sen garantio)