plu komenco

Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon


1 Bazaj terminoj

1 Grundlegende Fachbegriffe

Por paroli pri aŭtomata prilaborado de datenoj necesas unue enkonduki du bazajn terminojn: La termino "dateno" jam aperas en la titolo de la kurso, kaj "komputilo" estas esenca ilo en tiu kampo.

Damit wir über automatische Datenverarbeitung sprechen können, müssen wir zunächst zwei grundlegende Fachausdrücke einführen: Der Ausdruck "Daten" erscheint bereits im Kurstitel, und der "Rechner" oder "Computer" ist das entscheidende Werkzeug auf diesem Gebiet.

1.1 Kio estas komputilo?

1.1 Was ist ein Rechner?

Komputilo estas sistemo por prilabori datenojn. Uzata estas ankaŭ la vorto "komputoro", sed malofte.

Ein Rechner ist ein System zur Verarbeitung von Daten. In der deutschen Umgangssprache wird vielfach der Begriff "Computer" verwendet; die Fachsprache der Informatik tendiert mehr zum "Rechner". Beides ist gleichwertig.

1.2 Kio estas dateno?

1.2 Was sind Daten?

PIV [2002] difinas: komputile traktebla informo.

Pli precize oni ofte diras, ke dateno estas informo sen "signifo", do sen certe interpreto. Datenoj ricevas signifon per prilaborado, kiu devas iel interpreti ilin, aŭ de homo, kiu ekscias ilin.

Daten kann man definieren als Informationen ohne Interpretation, also ohne zugeordnete Bedeutung. Ursprünglich war "Daten" die Mehrzahl von "Datum" (lat. = "Gegebenes"); da dieses Wort gewöhnlich einen Kalendertag bedeutet, wurde die Alternative "(die) Date" vorgeschlagen, die sich aber nicht durchgesetzt hat. Laut Duden besitzt die Mehrzahlform "die Daten" keine Einzahl.

Kiel oni vidas, la du difinoj referencas unu al la alia: "Dateno" estas difinata per "komputilo" kaj reciproke. Por eviti tiun ciklon en la difino ni povas diri, ke

  • dateno estas "maŝine traktebla informo" kaj
  • komputilo estas maŝino por prilabori datenojn.

Restas al ni difini, kio estas "maŝino" kaj kio estas "informo". Pri maŝino sufiĉas al ni diri, ke ĉi estas aparato (do nek homo nek besto), kiu faras laboron.

La difinado de "informo" estas malpli facila. Estas facile diri, kio informo ne estas: Ĝi ne estas materio kaj ne estas energio. Tio estas facile pruvebla, ĉar informo estas kopiebla, sed materio kaj energio ne. Informo sur magnetbendo aŭ en elektra kurento do ne identas kun la magnetbendo aŭ kun la kurento; tiuj estas nur portantoj de la informo.

La nocio "informo" estas tre simila al la ĉiutaga nocio "scio", sed kun la diferenco, ke "scio" implicas "konvinkon", sed "informo" ne ("kiu scias, tiu scias, ke li scias"). Provizore ni diru, ke informo estas simila al scio.

Man könnte vereinfachend sagen, dass Daten "Informationen für Rechner" seien, aber damit wird der "Rechner" durch die "Daten" definiert und umgekehrt. Um diesen Zyklus zu vermeiden, kann man sagen:

  • Daten sind "maschinell verarbeitbare Informationen" und
  • ein Rechner ist eine Maschine zur Verarbeitung von Daten.

Damit bleibt zu definieren, was eine "Maschine" ist und was "Informationen" sind. Eine Maschine kann man definieren als ein Gerät (also weder Mensch noch Tier), das Arbeit verrichtet.

Die Definition der "Information" ist nicht so einfach. Leicht ist es, zu sagen, was Information nicht ist: Sie ist weder Materie noch Energie. Das ist einfach zu beweisen, denn Information kann man kopieren, Materie und Energie aber nicht. Information auf einem Magnetband oder in elektrischem Stromfluss ist nicht identisch mit dem Band oder dem Strom; sie sind nur Träger der Information.

Der Begriff "Information" ist sehr ähnlich dem Alltagsbegriff "Wissen", mit dem Unterschied, dass "Wissen" eine Art "Überzeugung" impliziert, "Information" dagegen nicht ("wer etwas weiß, der weiß, dass er es weiß"). Vorläufig können wir aber sagen, dass Information eine Art Wissen ist.

1.3 Historia terminologia ekskurso

1.3 Exkurs in die Geschichte der Terminologie im Esperanto

En Esperanto oni longe disputis pri la du menciitaj terminoj:

  • ĉu diri komput`ilokomputoro; estis eĉ aliaj proponoj, ekz. komputero (PIV-a!) kaj komputatoro. La disputo ŝajnas pli-malpli solvita favore al komputi / komput`ilo. Kiel skribas Pokrovskij en sia Komputika Leksikono, la "arkaiĝintan PIVan signifon [de komputi] "mezuri per nombroj"... oni povas esprimi per nombri". La nova eldono de PIV (2002) jam notas tiun signifon kiel arkaiĝintan.
  • ĉu datenojdatumo? Tiu disputo ankoraŭ restas; Pokrovskij mencias ambaŭ sed esprimas sin favore al datumo. Tiu ĉi kurso tamen uzos dateno. Ankaŭ la nova eldono de PIV (2002) difinas "datumo" kiel sinonimon de "dateno", ne inverse.

Im Esperanto wurde über die beiden besprochenen Ausdrücke diskutiert:

  • Für den Rechner waren die Ausdrücke "komputoro" und "komputilo", abgeleitet von "komputi" = "Daten verarbeiten", im Gespräch. Es gab auch Vorschläge wie komputero und komputatoro. Die Diskussion scheint beendet; es wird fast nur noch "komputilo" verwendet.
  • Für Daten gab es die Vorschläge datenoj und datumo. Obwohl der Sprachgebrauch zu "dateno(j)" tendiert, wird "dateno(j)" noch verwendet; das Wörterbuch der Datenverarbeitung von Pokrowskij erwähnt beide Ausdrücke und bevorzugt "datumo". PIV (2002) definiert allerdings "datumo" durch "dateno" und bevorzugt damit "dateno" als Grundbegriff. Die Esperanto-Fassung dieses Kurses verwendet "dateno".

1.4 Kiel prilabori datenojn?

1.4 Wie werden Daten verarbeitet?

Ekzistas diversaj bazaj manieroj, kiel trakti datenojn:

  • produkti
  • enigi
  • stori
  • transformi
  • eligi
  • transsendi
  • kopii

La ebleco kopii datenojn distingas ilin de materiaj varoj. La kopiado de datenoj kostas tre malmulte, tial la komerco per datenoj (ekzemple muziko, bildoj, adresoj) sekvas tute aliajn regulojn ol la komerco per materiaj produktoj.

Komputiloj ne estas la solaj aparatoj, kiuj prilaboras datenojn. Aliaj tiaj sistemoj estas ekzemple

  • gramofono
  • sonbendaparato
  • radio kaj televido (konsistantaj el sendilo kaj ricevilo)
  • telefono, telekopiilo ("faksilo")

Ĉi-epoke la komputilo pli kaj pli transprenas la funkciojn de la aliaj datenprilaboriloj; baldaŭ ĝi integrigos ĉiujn ĉi funkciojn en unu unuecan sistemon. Jam per moderna persona komputilo eblas ekzemple

  • sonigi muzikdiskojn
  • vidigi filmojn
  • telefoni
  • sendi telekopion (faksaĵon)
  • ricevi radian aŭ televidan elsendon

Komputilo do estas universala aparato por daten-prilaborado; aliaj prilaboriloj plenumas nur unu aŭ malmultajn specojn de prilaboro.

Es gibt mehrere grundlegende Arten, wie Daten be- oder verarbeitet werden können:

  • erzeugen
  • eingeben
  • speichern
  • umformen
  • ausgeben
  • übertragen
  • kopieren

Die Möglichkeit, Daten zu kopieren, unterscheidet sie von materiellen Gütern. Das Kopieren von Daten kostet wenig, daher folgt der Handel mit Daten (wie Musik, Bilder, Adressen) ganz anderen Regeln als der Handel mit materiellen Erzeugnissen.

Rechner sind nicht die einzigen Geräte, die Daten verarbeiten. Andere solche System sind zum Beispiel:

  • Plattenspieler
  • Tonbandgerät
  • Radio kaj Fernsehen (bestehend aus Sender und Empfänger)
  • Telefon, Telefax (Fernkopierer)

Derzeit übernimmt der Rechner mehr und mehr die Funktionen anderer Geräte zur Datenverarbeitung; bald wird er alle ihre Funktionen in ein einheitliches System integrieren. Mit einem modernen PC kann man zum Beispiel

  • Schallplatten (CDs) abspielen
  • Video-Filme zeigen
  • telefonieren
  • faxen
  • Radio und Fernsehen empfangen

Ein Rechner ist also ein universelles Gerät zur Datenverarbeitung; die anderen Geräte sind auf eine oder wenige Arten der Verarbeitung spezialisiert.

1.5 Specoj de datenoj

1.5 Arten von Daten

Oni ofte distingas datenojn laŭ ilia signifo, do laŭ la maniero, kiel interpreti ilin. Datenoj povas esti

  • nombroj (iam la plej grava formo de datenoj komputile traktitaj)
    • entjeraj nombroj
    • frakciaj nombroj
  • tekstoj (nun unu el la plej ofta formo de datenoj en komputiloj)
    • sen-aranĝaj tekstoj
    • aranĝitaj (kompostitaj) tekstoj (kun grasaj, oblikvaj aŭ kursivaj tipoj, diversaj signospecoj kaj -grandoj ktp.)
    • tabeloj
  • datenbankaj informoj (tabeloj el rikordoj)
  • bildoj
    • rastrumaj bildoj
    • vektoraj bildoj
    • strukturitaj scenoj, ekzemple en KAD-sistemoj (KAD = komputile asistata desegnado)
  • sonoj
  • videoscenoj
  • komputilaj programoj

Pri kelkaj el tiuj specoj ni okupiĝos pli detale en tiu ĉi kurso.

Oft unterscheidet man Daten nach ihrer Bedeutung, nach der Art ihrer Interpretation, behandelt sie also als "Informationen". In diesem Sinn gibt es vor Allem folgende Typen von Daten:

  • Zahlen (lange die wichtigste Art von Daten, die maschinell verarbeitet wurden)
    • ganze Zahlen
    • Bruchzahlen
  • Texte (jetzt eine der wichtigsten Formen von maschinell verarbeiteten Daten)
    • unformatierte Texte
    • formatierte (gesetzte) Texte (mit fetten, schrägen, kursiven Buchstaben, verschieden Schriftarten kaj -größen usw.)
    • Tabellen
  • Datenbank-Daten (Tabellen aus Datensätzen)
  • Bilder
    • Rasterbilder
    • Vektorbilder
    • Strukturierte Szenen, zum Beispiel in CAD-Systemen (CAD = computer-aided design / rechnergestützter Entwurf)
  • Klänge (z. B. Musik, Gespräche)
  • Videoszenen
  • Rechnerprogramme

Mit einigen dieser Datentypen werden wir uns in diesem Kurs näher beschäftigen.

Specimenaj demandoj

Beispielfragen

  • Kio estas komputilo?
  • Kio estas dateno?
  • Kiuj aliaj maŝinoj, krom komputiloj, traktas datenojn?
  • Kiuj specoj de datenoj ekzistas?
  • Kiu estas la rilato inter komputilo kaj aliaj daten-prilaboraj aparatoj?
  • Was ist ein Rechner?
  • Was sind Daten?
  • Welche Geräte außer Rechnern verarbeiten Daten?
  • Welche Typen von Daten gibt es?
  • In welchem Verhältnis steht der Rechner zu anderen Daten verarbeitenden Geräten?