Se oni ne havas muson, oni devas enigi cxiujn datenojn per la klavaro. Tio eblas por cxiuspecaj datenojn, sed la komforto estas tre malsama. Kelkaj datenspecoj pli tauxgas por muso, kelkaj pli por montrilo.
Datenoj | Muso | Klavaro |
---|---|---|
enigo de proksimuma liberforma linio | movado (bone) | matematika-geometria priskribo (tre malbone) |
enigo de proksimuma 2-dimensia punkto | montrado kaj klakado (bone) | koordinatoj (mezbone) |
markado de tekst-bloko | movado kun premita butono (bone) | tajpado de ordonoj en naviga lingvo (mezbone) |
movado de tekst-bloko | markado, kaptado per butonpremo kaj movado (mezbone) | ordonoj en naviga kaj manipula lingvo (mezbone) |
elekto inter du eblajxoj | markobutono (bone) | elekta parametro, ekz. "-d"; pluso aux minuso (bone) |
enigo de proksimuma nombro | trenado de montrilo sur skalo (bone)
|
tajpado de nombro (bone) |
malgranda sxangxo de proksimuma nombro | trenado de montrilo sur skalo (bone) | kompleta re-tajpado de nombro (mezbone) |
enigo de precizaj nombroj | montrilo kaj skalo; por precizeco necesas pluraj sxtupoj (mezbone) | tajpado de nombro (bone) |
enigo de tekstoj | elektado de signoj el listo aux tabelo (malbone) | tajpado de signoj (bone) |
ekigo de ordonoj | elektado el menuo (bone); pusx-butono (bone por malmultaj agoj) | tajpado de komandoj (bone) |
Oni vidas, ke nek la muso nek la klavaro estas klare preferinda. Grava diferenco inter ili tamen estas:
Klakoj forflugas, tajpajxoj restas! |
Oni preskaux neniam storas la plenajn movojn de muso. Prenu pentrilon (ekzemple MS-Paint): Gxi storas nur la rezultojn de la mus-manipulado, ekzemple linion faritan per dufoja klakado de la muso. La movoj, kiujn la muso faris por atingi la du finpunktojn de la linio, estas indiferentaj kaj forgesitaj.
Supozu ekzemple, ke en malgranda firmao estas librotenisto kaj asistanto; ambaux devas labori per iuj komputiloj kaj por tio bezonas rajtigan konton. Neniu el ili estas komputila fakulo, kaj kun helpo de la manlibro ili sukcesas instali la du kontojn per iu administra programo, en kies fenestro ili alklakas kelkajn objektojn. Por ili tio versxajne estas pli facila ol tajpi iujn komandojn (same kun helpo de manlibro).
Sed nun pensu pri granda firmao, kie 2000 homoj devas labori per komputiloj kaj bezonas konton. La firmao kompreneble havas profesian komputiliston por la administrado de la komputiloj. Cxiumonate estas kelkaj sxangxoj en la dungitaro, kaj la administristo devas instali kaj malinstali kontojn. Por li estas pli facile tajpi la nomojn en iun tabelon kaj tiam ekigi iun serion da komandoj, kiuj transformas lian tabelon al kontoj. Tiun komandojn li povas meti en dosieron, tiel ke li ne devas cxiufoje retajpi ilin.
Tre ofte estas tiel, ke malofta laboro estas pli komforte farebla per montrado kaj klakado, sed ofta laboro estas pli rapide farebla per tajpado -- por spertulo.