Enkonduko al la elektronika datum-prilaborado
Kursdokumentoj, parto 1
Kio estas komputilo?
Komputilo estas sistemo por prilabori datenojn.
Terminologia ekskurso
En Esperanto oni longe disputis pri jenaj du terminoj:
- cxu diri komput`ilo aux komputoro;
estis ecx aliaj proponoj, ekz. komputero (PIV-a!)
kaj komputatoro.
La disputo sxajnas pli-malpli solvita favore al komputi / komput`ilo.
Kiel skribas Pokrovskij en sia Komputika Leksikono,
la "arkaigxintan PIVan signifon [de komputi] "mezuri per nombroj"...
oni povas esprimi per nombri".
- cxu datenoj aux datumo?
Tiu disputo ankoraux restas; Pokrovskij mencias ambaux
sed esprimas sin favore al datumo.
Tiu cxi kurso tamen uzos dateno.
|
Datenojn eblas
- produkti
- enigi
- stori
- transformi
- eligi
Aliaj sistemoj por prilabori datenojn estas ekzemple
- gramofono
- sonbendaparato
- radio kaj televido (konsistantaj el sendilo kaj ricevilo)
- telefono, telekopiilo
Cxi-epoke la komputilo pli kaj pli transprenas la funkciojn de la
aliaj datenprilaboriloj;
baldaux gxi integrigos cxiujn cxi funkciojn en unu unuecan sistemon.
Datenoj povas esti
- nombroj (la unua formo de datenoj komputile traktitaj)
- entjeraj nombroj
- frakciaj nombroj
- tekstoj (nun la plej ofta formo de datenoj en komputiloj)
- senformataj tekstoj
- kompostitaj (arangxitaj) tekstoj
(kun grasaj, oblikvaj aux kursivaj tipoj,
diversaj signospecoj kaj -grandoj ktp.)
- tabeloj
- datenbankaj informoj (tabeloj el rikordoj)
- bildoj
- rastraj bildoj
- vektoraj bildoj
- strukturitaj scenoj, ekzemple en KAD-sistemoj
(KAD = komputile asistata desegnado)
- sonoj
- videoscenoj
Kiel eblas kodi datenojn en prilabora sistemo?
- analoge
Fizika grando sensalte (kontinue) sxangxigxas proporcie al la reprezentata grando
Ekzemploj :
- klasika sonrubando: magneteco
- telefono (ankoraux; la analogan telefonon pli kaj pli anstatauxas
la cifereca ISDN-sistemo): elektraj tensio kaj kurento
- televidilo (ankoraux): la elektron-radio frapanta la vandon de
la katodradia tubo estas kontinue modulata de la krada tensio;
ankaux la transsendo de la sendilo al la ricevilo estas analoga
(frekvenc-variado de elektromagnetaj ondoj).
- analoga horlogxo: angulo al la "norda" direkto
- cifereca ("digxita")
Ekzistas aro da signoj, konsistanta el finia nombro da signoj,
per kiuj eblas unike reprezenti la informon.
La signoj estas skribataj unu post la alia sur difinitajn poziciojn.
La ordo de la signoj estas grava.
Ekzemploj:
- cifereca horlogxo (signaro: la ciferoj 0 gxis 9)
- senstruktura teksto (signaro: majuskloj, minuskloj, ciferoj, interpunkcioj, spaceto)
- morsa alfabeto (signaro: punkto, streko, spaco)
La nunaj komputilo cxiuj storas informojn en cifereca formo.
(Antaux kelkaj jaroj ankoraux ekzistis analogaj kaj hibridaj komputiloj,
cxi-lastaj kun analogaj kaj ciferecaj partoj.)
Ili preskaux ekskluzive uzas signaron en du signoj,
nomataj plej ofte 0 kaj 1 --
temas do pri duuma (binara) alfabeto.
(Alfabeto estas ordigita signaro; oni ordigas tiel, ke "1 > 0".)
(En maloftaj okazoj oni uzas triuman (tri-signan) alfabeton,
ekzemple cxe la informtranssendo per ISDN.)
Binara informaci-unuo, povanta preni valoron de 0 aux 1,
nomigxas bito.
(La vorto estas akronimo el la angla "binary digit",
krome gxi memoras pri la angla "a bit" = malmulte.)
Multaj komputiloj grupigas po 8 bitojn al bajto aux bitoko.
La kapaciton de komputilaj memoroj oni indikas per
KB, | kilobajtoj | 210 | = | 1 024 | ~
| 10 3 | mil
|
MB, | megabajtoj | 220 | = | 1 048 576 | ~
| 10 6 | miliono
|
GB, | gigabajtoj | 230 | = | 1 073 741 824 | ~
| 10 9 | miliardo
|
TB, | terabajtoj | 240 | = | 1 099 511 627 776 | ~
| 10 12 | biliono, duiliono
|
Atentu ke la "K" de "KB" estas majuskla por distingi gxin de "k",
kiu signifas precize "1000".
Cxe la pli altaj faktoroj tiu distingo mankas.
Dum la 1960-aj jaroj la tiamaj komputilegoj havis centran memoron
de kelke da KB; nuntempe jam mezumaj personaj komputiloj (PK) posedas
centran memoron de pluraj dek MB.
De la komencaj tempoj de masxina komputado gxis la 80-aj jaroj
trurubandoj kaj trukartoj
servis por enigi kaj stori datenojn.
Sur ili la reprezento de informoj per bitoj estas senpere videbla:
Estas diskretaj pozicioj,
kiuj povas esti truitaj (bito = 1) aux sentruaj (bito = 0).
La bitoj de unu kolumno (12 cxe trukarto, 5 aux 8 cxe trurubando) kodas
po unu signon; cxe trukarto la signo ofte estas presita supre
en legebla formo.
Tiu teksto estas destinita nur por homoj;
por la komputilo gxi estas sensignifa.
La mastruma sistemo
Komputila eksxaltita unue plenumas automatan teston
kaj tiam sxargas "praprogramon", la mastruman sistemon
(angle: operating sistem).
Tiu mastruma sistemo okupigxas interalie pri la sxargado kaj
plenumado de programoj vokitaj de uzanto
kaj pri la ligo de programoj al la "periferiajxoj"
(klavaro, ekrano, diskoj, diskediloj, printilo, skanilo
kaj aliaj),
administras la dosieran sistemon kaj ankaux konstruas
la grafikan surfacon
(angle: graphical user interface = GUI).
Tre disvastigitaj mastrumaj sistemoj estas
- sur PK-oj
- DOS kaj WINDOWS/Vindozo (Windows 3.1, Windows 95/98, Windows NT)
- OS/2
- MacOS por Apple-komputiloj
- sur mezklasaj komputiloj (laborstacioj)
- UNIX (ekzistas nun bonaj UNIX-versioj por PK-oj, precipe Linux,
kiu estas senkoste havebla, same kiel Free BSD
- sur komputilegoj
- VM (IBM)
- BS 2000 (Siemens)
- VMS (Vax-komputiloj de firmao Dec)
La sekva parto priskribas detalojn
pri la aparataro kaj programaro en la kurscxambro.
Pri tiu cxi leciono ekzistas
specimenaj ekzamenaj demandoj.