La prononco de la Itala lingvo estas, escepte de la akcento, relative regula; per kelkaj simplaj reguloj eblas prononci ĉion. Specialaĵo estas duoblaj konsonantoj, kiuj kaŭzas etan halton inter la antaŭa kaj posta silaboj, sed ne apartan prononcon ĉe plosivoj (dub-bio). Jen superrigardo pri la alfabeto:
| Litero | Prononco |
|---|---|
| a | "a"; iom malfermita |
| b | "b" |
| c | "k" antaŭ a, o, u; "ĉ" antaŭ e, i; vidu malsupre |
| d | "d" |
| e | "e"; iom malfermita |
| f | "f" |
| g | "g" antaŭ a, o, u; "ĝ" antaŭ e, i; vidu malsupre |
| h | ne estas prononcata; aparta funkcio post "c" kaj "g", vidu malsupre |
| i | "i" |
| j | "j" (nur en nomoj) |
| k | "k" (nur en nomoj) |
| l | "l" |
| m | "m" |
| n | "n" |
| o | "o"; iom malfermita |
| n | "n" |
| p | "p" |
| r | "r" (langovibra) |
| s | "s", interne de vorto ankaŭ "z" |
| t | "t" |
| u | "u"; iom malfermita |
| v | "v" |
| w | "v" (nur en nomoj) |
| x | "gz", "ks" (nur en nomoj) |
| y | "i" (nur en nomoj) |
| z | "dz", "ts" |
Por havi la sonon "g" antaŭ "i" aŭ "e" oni enmetas "h" inter la du literojn: "ghetto (geto)" = getto, "ghianda (gianda)" = glando.
Por havi la sonon "ĝ" antaŭ "a", "o" aŭ "u" oni enmetas "i" inter la du literojn: "giovane (ĝovane)" = juna, "passaggio (pasaĝo)" = promeno.
Por havi la sonon "k" antaŭ "i" aŭ "e" oni enmetas "h" inter la du literojn: "che (ke)" = kio/ke, "chiesa (kieza)" = preĝejo.
Por havi la sonon "ĉ" antaŭ "a", "o" aŭ "u" oni enmetas "i" inter la du literojn: "cioccolata (ĉokolata)" = ĉokolado. "incrocio (inkroĉo)" = kruciĝo.
La literkombino "gl" estas prononcata simile al "j", kun la langoflankoj premitaj al la dentoj.
La literkombino "gn" estas prononcata simile al "nj": giugno (ĝunjo) = junio.