13a Rumana Studadsesio de AIS San-Marino

Raporto


La dek-tria Rumana studadsesio komenciĝis vendrede, 2003-02-21, per la solena inaŭguro de la nova Departemento Akademia Internacia pri Scienc-Revizio, Universitat-Pedagogio kaj Eŭrologio la fakultato pri filologio kaj teatro Universitato Lucian Blaga en Sibiu (ULBS). En la Granda Aŭlo de la universitato multaj eminentuloj salutis, gratulis kaj bondeziris al la komuna iniciato de ULBS kaj AIS, interalie:

Salutojn de d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, laŭtlegis prof. d-ro Ionel Onet.

Poste rektoro prof. Ciocoi-Pop kaj prezidanto prof. Frank subskribis la fondo-dokumenton por la nova departemento, en kiu sciencistoj de AIS esploros kaj instruos kadre de ULBS. Precipa laborlingvo estos la Internacia Lingvo Esperanto, por kursoj servos ankaŭ la Germana.

La solenaĵon sekvis dutaga scienca prelegaro, kiu en tri sekcioj traktis temojn el la laborkampoj de la fondita departemento. La kontribuoj okazis en la lingvoj Internacia, Rumana kaj Germana.

Dum la du lastaj konferencaj tagoj, 2003-02-24/25, okazis kvar kursoj por studentoj, parte de ULBS, parte alvojaĝintaj el Pollando. Enkonduka kurso pri Esperanto okazis jam komence de la konferenco.


subskribo de la fondoakto

Prof. Ciocoi-Pop (maldekstre) kaj Prof. Frank subskribas la fondo-dokumenton por la nova departemento, Malantaŭe prof. Konnerth. (Jen pli granda versio.)


rektorejo de ULBS

La rektorejo de ULBS. (Jen pli granda versio.)