Resumo

Aŭtoro: ADoc. Dr. sc. Zlatko Hinšt prof.

Liberalizado kaj (de)regulizado en trafiko – prezaj influoj

La aŭtoro en prelego-artikolo unue eksplikas ekonomi(k)ajn terminojn pri liberalizado de merkato kaj regulizado kaj deregulizado ĝenerale, kaj aparte ligitaj por aktivecoj en trafiko, akcentante iliajn influojn al prezoj de trafikaj servoj. Deregulizado kun samtempe certaj formoj de regulizado estas fenomenoj ekestintaj fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj en Usono kaj rapide translokiĝis en Okcidentan Eŭropon. En la 1990-aj ĝis lastaj jaroj koncernaj procesoj kun liberalizado de la merkato ekestis en aliaj eŭropaj landoj, precipe de Meza kaj Sudorienta Eŭropo kiuj estis/estas tranziciaj ŝanĝoj en transiroj al merkata ekonomio kun sociaj kaj poltikaj ŝanĝoj de la sistemo en tuteco. Inter ili estas Kroatio ampleksata kiel en enlanda tiel en internacia trafiko. Ĉio okazis/okazas en kondiĉoj de globalizado en la mondo (tutmondiĝo). Post teoriaj eksplikoj sekvas ekzemploj de esploroj surbaze de datumoj kaj tendencoj en Kroatio kaj unuopaj landoj.