Resumo

Aŭtoro: OProf. Dr. Hans Michael Maitzen

Ĉu CERES kaj ESPERANTO estas asteroidoj?

Astroj kun rilatoj al ILo

Asteroidoj estas ĉielaj rokoj signife pli malgrandaj ol la klasikaj planedoj de nia sunsistemo. La plejmulto orbitas la sunon inter la vojoj de Marso kaj Jupitero kaj atribuatas al supozita planedo, kiu ne sukcesis kunfandiĝi el planetesimaloj, do konstrueroj de planedo, ĉar la gravita perturbado de la giganta najbaro Jupitero malhelpis tion.

La liston de la asteroidoj estras 1 Ceres* nomita laŭ la romia diino pri agrikulturo. Ĝi estis malkovrita de Giuseppe Piazzi la unuan tagon de la 19-a jarcento (vidu bildon) kaj havas diametron de preskaŭ mil kilometroj.

En 2006 la Internacia Astronomia Unio (IAU) kreis novan grupon de sunsistemaj astroj kun la nomo Nanoplanedoj por forigi la en 1930 malkovritan planedon Plutono el la listo de la klasikaj planedoj, kaj pro aro da gravaj kialoj/ecoj ĝi eniris la novan grupon. Tien IAU ankaŭ membrigis Ceres pro ĝia enorma grandeco. Dum Ceres fariĝis per tiu decido nanoplanedo kaj ne plu estas asteroido, Esperanto kun 43 kilometroj de meza diametro kaj kun n-ro 1421 jes estas asteroido, same kiel Zamenhof (26 km) kun n-ro 1462. Ambaŭ estis malkovritaj de la esperantista direktoro de la Observatorio de la Universitato de Turku (Finnlando), Yrjö Väisälä, al kiu estis dediĉita pro lia abunda vivoverko (120 malkovroj) la asteroido 1573 Väisälä kun diametro de 10 km. Pliaj personecoj kun dokumentita pozitiva rilato al Esperanto estis dume eternigitaj per nomado de objekto el la IAU-listo de asteroidoj kaj ili estas prezentataj en la prelego.


* La prelegsesio, dum kiu estis prezentita ĉi tiu prelego, okazis en la kunvenejo CER-ES (Centro Esperantista de Rimini, Ekumena, Solidara).