Resumo

Aŭtoro: Prof. Dr. Duncan Charters

Kion signifas poliglotismo por la lernado de Esperanto kaj por interŝanĝoj personaj kaj sciencaj?

En 2013, okazis en Budapeŝto la unua konferenco pri la temo poliglotismo. Post tiu iniciato jam sekvis dua konferenco, kaj ankaŭ du neformalaj renkontiĝoj en Berlino, por ebligi al poliglotoj interkonatiĝi, praktiki siajn lingvojn, kaj konsciiĝi pri kiel pliefikigi sian lingvolernadon kaj kie trovi subtenon por tiu celo pere de retejoj kaj retkontaktoj.

La prelego prezentiĝas krom en Esperanto trilingve kun projekciado de Esperantlingva resumo, por montri unu modelon uzitan en poliglota kunveno. La enhavo pritraktos kion oni povas lerni pri lingvoakirado de parolantoj kiuj facile aŭ malfacile trovis la ŝlosilon de efika komunikado en pluraj aŭ eĉ multaj lingvoj.