Dispartigproblemoj

Acta Sanmarinensia / Aktoj de SUS 3/3.1/1993
Horst S. Holdgrün, Göttingen


Cxi tiuj notoj pritraktas por cxiuj facile kompreneblajn problemojn pri dividado de konkretaj objektoj: Temas pri kukoj, kiujn oni juste, kaj orangxoj kaj sunoj, kiujn oni iomete surprize volas dispartigi en finian nombron da pecoj. Kompreneble tiajn cxiutagajn problemojn oni unue devas traduki en la matematikan lingvon, por ke ili havu precizan signifon atakeblan per la akraj iloj de la regxino de la sciencoj. Unue la bezonataj rimedoj postulas de la leganto nur tre modestajn matematikajn kapablojn. Sed li rimarkos, ke iom post iom la teksto farigxas pli kaj pli pretendema, kaj la pruvo de lemo 1 el paragrafo 6 eble ecx diplomitan matematikiston pensigas por momento. Por la solvo de la traktataj temoj necesas tusxi diversajn fakojn: je la komenco ni nur bezonas la kombinatorikon, poste simplan geometrion kaj bazajn faktojn pri grupoj. En paragrafo 6 kelkaj partoj el la teorio de mezuroj estas pli intense aplikataj, kaj surprize ni finfine trovigxas en la topologio. Preskaux cxion ni detale pruvas, kaj certe cxiu persono, kiu interesigxas pri matematiko, povas kompreni la tekston. La lastaj kvar pagxoj en paragrafo 6 eble instigas kelkajn el la legantoj al pliprofundigado de la koncernaj ajxoj. -- La auxtoro esperas, ke li kapablis montri per tiu teksto parton de la beleco, forto kaj strangeco de la matematiko.